Soneto kun la artisto Hepp
Hardy Hepp ricevis premion 
dek mil svisajn frankojn - modeste 
sed kostoj pligrandiĝis feste 
dekoble oni pagis ĉion 

kostis prospektoj kaj bankedo 
sponsoro estis la plej grava 
artisto riverence sklava 
sed kun multekosta bukedo 

jen nuntempa ekonomio  
en bombasta ceremonio 
perdiĝas artista premio 

sed artisto estas kontenta 
per la interna harmonio 
la okazo fariĝis senta
Zuriko, la 8an de januaro 1998