Soneto pri korekta devo
post kelkaj tagoj mi denove 
komencos legi kompostitajn 
de iu sonetojn ligitajn 
kun eraroj ofte malpove 

eble sukcesos entrepreno 
korektanto kun fantazio 
vekiĝinta de amnezio 
mirakle pensos sen obsceno 

se mi krajone plimultigos 
kvanton de skribataj sonetoj 
komputilo ĝin malgrandigos 

tial mi preferas legadon 
de aliaj - pri interpretoj 
oni komencos demandadon 
Zuriko, la 10an de oktobro 1998