Soneto pri la kanonizo
Edith Stein jam kanonizita 
sed tio ne por ĉiuj plaĉas 
trolibereco tiel klaĉas 
ankaŭ vero malpermesita 

pli granda turmenta ekzemplo 
sur l' mondo ne estas trovebla 
ofte sed homo estas febla 
malgraŭ propra spirita templo 

la papo ne emociiĝis 
pro obskure hontaj protestoj 
kaj oponantoj trankviliĝis 

l' nomo Teresa Benedikta 
de Kruco laŭ papaj sugestoj 
estas filozofie strikta 
Zuriko, la 11an de oktobro 1998