Soneto pri komunbalotoj
ĉe balotado en komunoj 
venkintoj baldaŭ perdos povon 
sistemo ne trairos provon 
kaj pro malordo venos punoj 

komunumo tiam funkcias 
kiam loĝantoj kun influo 
decidas pri plenevoluo 
de loko kaj ne emocias 

liberalaj oportunistoj 
de socialdemokratio 
estas iamaj komunistoj 

kaj aliflanke fatalistoj 
de patriotismeŭforio 
alie nacionalistoj 
Zuriko, la 17an de oktobro 1998