Soneto kun gazetlegado
dimanĉa gazettrarigardo 
malkovras la samajn rimarkojn 
kaj prezidentojn aŭ monarkojn 
sur simila ĉiam bulvardo 

partiaĉeco unuplane 
poste diverspeca ruzeco 
kompreneble diletanteco 
servanta por povantoj vane 

escepte mi trovas surprizojn 
eta poemo pri Svisio 
montras pri tiu lando skizojn 

la plej oftaj estas kvereloj 
pri io fakte pri nenio 
kiel en malhelaj tuneloj 
Zuriko, la 18an de oktobro 1998