Soneto pri ŝanĝitaj roloj
mi finis ĝuste la legadon 
litero post litero kale 
sur papero zorge detale 
mi plibonigis korektadon 

ĉu ne troviĝas jam eraroj? 
pri tio mi ne estas certa 
ankaŭ korektoro averta 
ne rakontas pri kontraŭstaroj 

ankoraŭfoje nur supraĵe 
paĝo post paĝo eratume 
ĝuste eraroj kreskas draĵe 

karaj damoj oldaj sinjoroj 
en ĉiu strofo foliume 
ridu pri korektadignoroj
Zuriko, la 19an de oktobro 1998