mi bruligas unu kandelon por spirito kiu min vokas kuraĝa pro tio ne mokas sed ofte rigardas ĉielon Patrino - ĉu vi al mi venis konsili min pri sola vivo tre modesta en perspektivo? via alveno min ne ĝenis ĉe l' fenestro mi aŭdas bruon mi alrigardas kiu estas sed spirito eniris truon nigran truon sen materio kaj tio min tamen molestas ĉu ĝi estas nur teorio?