Soneto kun venonta nupto
denove alvenas deziroj 
por kara fratino Kristina 
feliĉo estas ilumina 
kaj ĉiutageco kun miroj

filo de Kristina edziĝos 
jam venontjare en aŭgusto 
frua invitilo kun gusto 
diras ke li malrapidiĝos 

bone eble mi skribos ion 
por Aneta kaj Paŭlo ŝerce 
sed mi ne ŝatas emocion 

pro tio mi frue deklaras 
malĉeeston - mi sendos herce 
surprizon kiun mi nun faras 
Zuriko, la 26an de oktobro 1998