aperis aliaj vizaĝoj en la germana parlamento iu Joŝko en ĉi momento agas inter multaj damaĝoj oni devas sin ja prezenti li ronke blovas pri nenio kaj veturas al Varsovio pri io malgrava konsenti "mi ĵuras" - kiom da jam ĵuris? efekte tro prava ĵurado tre ofte militon aŭguris kanceliero post malvenko foriris kun pompa parado nun sidas forgese sur benko