Soneto pri paŝoj kulturaj
"diru kio estas kulturo?" 
falis ĉe paroĥeja tablo 
"vero sed en formo de fablo 
kaj sendependa de naturo" 

ĝuste tio kio detruas 
naturon por homo profitu 
kaj pri scienco ne hezitu 
ĉar ĝi por tio kontribuas 

pri tio oni povas aŭdi 
kaj vidi tion en praktiko 
kulturon ni devas aplaŭdi 

ekzemple unu naciisto 
laŭ li kun kultura fortiko 
ludas rolon kiel artisto 
Zuriko, la 13an de novembro 1998