Soneto sed pri kio skribi?
kiu eldonos kiu legos 
mi mem eĉ ne havas inklinon 
por skribi do mi trinkos vinon 
kaj miajn skribaĵojn mi tegos 

aŭ mi skribos ion utilan 
ekzemple pri fiŝkuirado 
aŭ pri de birdkaĝo farado 
certe ion tute humilan 

pri pulokaptado lognutre 
pri  nova vespertoepoko 
kie ĝin travivi malputre 

pri mentomiela miksturo 
pri io milda kontraŭ ŝoko 
kaj pri sen friponoj futuro 
Zuriko, la 18an de novembro 1998