Soneto kun ŝanĝo al uro
iam la armilkomercisto 
volis al mi vendi rakedojn 
li gvidis carlandajn procedojn 
kiel sekreta policisto 

li estis ĉiam tro ĝentila 
diris pri fortaj argumentoj 
multaj kontaktoj kaj eventoj 
en kiuj ĉio estas brila 

malgraŭ lia inteligento 
li ege malfrue konjektis 
ke mi ja ne estas agento 

pri io alia ekestis 
kverelo kiun mi neglektis 
li fariĝis uro - mi festis
Zuriko, la 23an de novembro 1998