Soneto kun distancdiskigo
mi ĝuste diris al Vitoldo 
ke mi lin novan diskon sendis 
kun mia voĉo - li ascendis 
kaj tute rezignis de skoldo 

por mi tio estas miraklo 
en Zuriko kaj en Hanovro 
daŭras surdiskiga manovro  
fariĝas verko sen obstaklo 

ĉu entute iam okazis 
koresponda surdiskigado?
pro tio ni ege emfazis 

kantado sola en Zuriko 
en Hanovro akompanado 
farita de mia amiko 





Zuriko, la 25an de novembro 1998