Soneto kun ekstremelekto
normala mi certe ne estas 
psike eĉ ĉio sub tegmento 
tamen kun timo en segmento 
kiu min senpaŭze molestas 

mia dormo estas fatala 
konscio foriras rapide 
ekstremoj alvenas perfide 
preskaŭ ĉio okazas mala 

en floro mankas nun koloro 
nur senanima materio 
kreas realon kun fetoro 

mankas antaŭ ĉio humoro 
restas emo por koterio 
kaj ĝia abomena moro
Zuriko, la 28an de novembro 1998