Soneto pri Zurik-diluvo
en la biblia diluvtemo 
estas malklara unu kaŭzo 
arkeo de Noaho-klaŭzo 
prenis bovinojn - jen dilemo 

ĝuste pro tio zurikanoj 
sur placoj kaj stratoj starigis 
brutojn kaj tiel diluvigis 
la urbon per kiĉorikanoj 

pro bovinoj diverskoloraj 
Noaho en ĉielo miris 
por li taskoj estis honoraj 

kaj kiam diluvo finiĝis 
bovinoj tute ne sopiris 
por arkeo sed tuj neniiĝis 
Zuriko, la 29an de novembro 1998