Soneto pri komputiltago
tago pasis ĉe komputilo 
kun ekzercoj kaj instruado 
esplorado surdiskigado 
kaj ĉeokaze maltrankvilo 

oni devas tion ekkoni 
ĉar ĉe ĉiu nova maŝino 
malutila estas rutino 
ĝi scipovas presi kaj soni 

malgranda tamen plurfunkcia 
kun multaj lingvoj kaj eblecoj 
lernado estas emocia 

dilemo venas post dilemo 
la plej gravas ĉiuj simplecoj 
por ke mi tajpu sen problemo 
Zuriko, la 7an de novembro 1998