Soneto je la kvindek sesa
heroojn havas tiu jaro 
mi fariĝis ĝuste matura 
kaj venis tempo aventura 
komenciĝis amo al maro 

gazeton mi portis en taŝo 
tiel por ke estu videbla 
mia nomo kun verso febla 
sed grava estis ĉiu paŝo 

en la kvindek sesa Polio 
alvenis al la vojkruciĝo 
kun espero por idilio 

tamen feliĉo tuj finiĝis 
regis povo kun malprestiĝo 
kaj ĵurnalistoj obeiĝis
Zuriko, la 19an de decembro 1998