Soneto klaĉa pri poeto
ni estis unue en kino 
poste kun amikoj ni manĝis 
kaj klaĉis opiniojn ŝanĝis 
pri de mizero elimino 

por eterno kaj unu tago 
antaŭe perdita poeto 
ĉiam kun tre febla buĝeto 
sed kun sentemega imago 

ĉiam ligis finon kun fino 
disiĝis poste amikiĝis 
sopiro fariĝis rutino 

kaŭzoj precipe konvenciaj 
pro ili li tute perdiĝis 
sed faktoj ne estis menciaj 
Zuriko, la 22an de decembro 1998