Soneto pri la pensiono
vilao nomiĝas "Halama" 
la pensiono por artistoj 
sed venas precipe statistoj 
kaj menuo ĉiam la sama 

ĉiuj strange al mi ridetis 
estimatulino viola 
kun amanto ruĝe petola 
"ĉu vi jam la ĉambron altretis?" 

"ĉu vi eniris kun hezito?" 
"kial? mi nenion komprenas!" 
"poeto mortis en la lito" 

"belulino kun li dormanta 
ĝis nun sur korpo spurojn tenas"
"ne ne! mi ne estas timanta!" 
Zuriko, la 27an de decembro 1998