petardoj kaj korkoj ĉampanaj ne atestas pri feliĉeco sur l' mondo regas turmenteco kaj kontraŭagoj ŝajnas vanaj aŭtomobila akcidento troa manĝo kaj troa drinko pro ne ĉiam ĝusta konvinko amikoj diros ke pro vento kelkaj atingos eternecon ne sciante pri mortmetodo troigante sian eblecon mi estas kun tiuj modestaj kiuj ne dancas nun laŭ modo eĉ ne scias pri tagoj festaj