Soneto sur la nekrologo
Tyburcjusz Tyblewski vizitis 
min dekkelkfoje en Berlino 
ni babilis ofte ĉe vino 
pri multaj agoj ni hezitis 

mi preskaŭ ĉiam estis laca 
kaj li agis ĉiam ekscite 
li ne plu revenos vizite 
ĉar li iris al sfero paca 

batalon kontraŭ la malsano 
li malvenkis kaj kverelaĵoj 
restas vane en mia mano 

tre diverse ni opiniis 
pri problemo de valoraĵoj 
kaj nun tiu temo neniis 
Zuriko, la 5an de decembro 1998