Soneto je ĉieltuŝsonĝo
ĉu vi kredas? certe mi kredas 
pri Patro Antaŭeterneca 
Filo kaj Spirito Sankteca 
mi mian kredon en mi bredas 

mi sentas ke mia ekzisto 
kovrita estas per Sekreto 
rompos lin neniu dekreto 
kaj certe neniu Mefisto 

mi havas sencajn argumentojn 
malgraŭ mia dubo mistika 
noktaj hantoj faras timsentojn 

ekzistas kosma instrumento 
kaj ĝin ludas mano fortika 
en ĉieltuŝsonĝa momento 
Zuriko, la 7an de decembro 1998