Soneto kun ekzekutisto
ne helpis petoj de la papo 
kaj protestoj de demonstrantoj 
duraj koroj de arogantoj 
aŭdis kion diris satrapo 

ekzekutisto ne timiĝis 
ŝi ridis antaŭ propra morto 
ĉar rido estis ŝia forto 
poste korpo jam malvarmiĝis 

"mi mortigis ŝin ĉar mi devis" 
kaj tiu knabino ridata 
venis al sonĝo kiu krevis 

ŝi naskiĝis poste mortigis 
du virojn - finiĝis kazemata 
fabelo kiu min instigis
Zuriko, la 1an de februaro 1998