Soneto paralelafera
en Nagano senkvalifiko 
ora medalo reprenita 
sportisto okazis drogita 
sensacia diagnostiko 

mi ĉion farus malsanulon 
por ke li tuj ekestu sana 
flugu reen sago spontana 
kaj trapiku malsanigulon 

du aferoj tre longdistancaj 
ligiĝas en zorgo komuna 
je skioj paralelbalancaj 

trejnado kaj granda koncentro 
malsano tre maloportuna 
resanigo aŭ mortekscentro
Zuriko, la 12an de februaro 1998