Soneto pri paradizado
svisoj ŝanĝas konstitucion 
la kazo estas interesa 
ĉar survoje formo progresa 
perdas ankaŭ revolucion 

cent kvindek jarojn de Printempo 
de Popoloj - demokratio 
krom la demonstra apatio 
faras progreson en nuntempo 

Sinjoro Dio min premiis 
kaj sendis al la paradizo 
samtempe mi mem abstemiis 

tiu fabela idilio 
venis iam kiel surprizo 
daŭras en ombro de tilio
Zuriko, la 21an de februaro 1998