Soneto pri spionmalkovro
israelajn spionojn kaptis 
svislanda asekurpolico 
per iu de Mossad komplico 
intertempe pastro lin baptis 

prokuroristino heliĝas 
per la suno de Morta Maro 
por agentoj estas amaro 
okuloj de ili larmiĝas 

svisoj diskrete iom ridas 
sed maldiskrete koleriĝas 
ĉar ne ĉiujn raportojn fidas 

por helpi alvenas proverbo 
problemo mentale grandiĝas 
sed malproporcie al cerbo
Zuriko, la 27an de februaro 1998