Soneto kun libroj en sejmo
artagado en pola sejmo 
kun libroj por parlamentanoj 
ĉu komprenos ion profanoj 
kaj ĉu legos ilin en hejmo 

Arthur Baur estas la aŭtoro 
pri Svislando skribas fervore 
temas pri sistemo - lektore 
simple por ĉiu amatoro 

proponas mi por ke Pollando 
estu simila al Svislando 
kie troviĝas mia stando 

iam mi diros pompmiene 
"mi volis sed okazis ĝene" 
vodkon mi drinkos abomene
Zuriko, la 3an de februaro 1998