Soneto laŭdanta Husarojn
Maria kaj Jerzy Husaroj 
amon en teatro pentradis 
spektaklo tre vigle paradis 
tra la pensumaj trotuaroj 

reĝisorado de Maria 
kaj Jerzy muzikon komponis 
Sylia Walter poeme sonis 
aktorado estis varia 

unue - granda muzikeco 
due - libera interpreto 
trie - perdiĝis banaleco 

ili agadas tre utile 
kaj pedagogia sekreto 
efektiviĝas vodevile
Zuriko, la 6an de februaro 1998