Soneto pri ĥimerfoiro
presulo de ŝtatprezidento 
devis forlasi la postenon 
ĉar li elvokis miskomprenon 
per reklamo de prominento  

kiel ĉiam en tiuj sferoj 
la afero baldaŭ ŝveliĝis 
nova avanco proksimiĝis 
estis bataloj kaj oferoj 

Krzysztof Rogala de Svislando 
ankaŭ balancis en la vico 
ĉu li dungiĝos por Pollando? 

bildfono okazis malpura 
kun fiagado kaj malico 
por partoprenantoj terura
Zuriko, la 1an de marto 1998