biero Guinness de la nazo translokiĝis al la palato kaj pro troa anuitato mi tuj troviĝos en oazo skribi sonetojn en la stato tute alia ol normala ŝajnas nur penado formala kun la iluzia konstato "na zdrowie" - li ne konas polan sed lia buŝego jam ridas "prost" "à votre santé" kapon solan mi preĝas al sankta Patriko sed li ebrie min ne vidas "cheers" li ne estas en Zuriko