Soneto literaturkluba
Barbara enŝaltis skatolon 
mi ekaŭdis konatajn voĉojn 
kiuj prezentadis riproĉojn 
tuj poste mi sentis malvolon 

nokta klubo literatura 
prezentis librojn de aŭtoroj 
kiuj dronis en svisaj moroj 
ĉio dolĉa kaj ĉio pura 

ĉu mi tralegos tiujn verkojn? 
pri tio mi ne estas certa 
ili faras por libroj ĉerkojn 

sed mi komprenas kritikistojn 
ago tamen estas oferta 
ili faras "bestseller"-listojn
Zuriko, la 18an de marto 1998