Soneto pri la provincismo
kuŝas "züritipp" - la zurika 
agendo pri kulturokazoj 
kun ekstremaj okazintaĵoj 
ankaŭ kun rubriko kronika 

plena de nigraj fatalismoj 
eĉ "kion fremda povo prenis" 
tion Svislando "ne pereis" 
en fluaj amerikanismoj 

emo por ofta imitado 
estas eco ĝuste provinca 
afero ne por akceptado 

mi elektis temon por aŭdi 
sen iu ajn ismismo grinca 
por la puran lingvon aplaŭdi
Zuriko, la 26an de marto 1998