Soneto pro patologio
katoliko - solida homo 
komunisto - ankaŭ solida 
unu kontraŭ alie fida 
kiu Tomĉjo kaj kiu Tomo? 

tiel nomata bonagado 
ne estas ideologia 
sed terure patologia 
forte simila al tornado 

rigardu nuntempajn partiojn 
aktivistoj strebas al trogo 
perdante ideologiojn 

je pli granda partiaĉeco 
des pli forta ideologo 
kiu agadas per ruzeco
Zuriko, la 30an de marto 1998