Soneto gazetrememora
en gazeto fotografio 
iu montras dentojn ĉevalajn 
ankaŭ sian econ mentalan 
tie agas ĉevalmafio 

malantaŭ en natura fono 
mi vidas pinojn kaj salikojn 
kampajn padojn grizajn kornikojn 
idilio de propra kono 

mastro de bieno kun pano 
kaj vodko bondeziras gastojn 
certe ne kun franca ĉampano 

kiel diris maljunaj homoj 
iam gastemo kreis fastojn 
ĉar vintre ne ĝermis legomoj
Zuriko, la 4an de marto 1998