Soneto nome Orientirung
"Orientirung" - voĉ' katolika 
Benedikt Loderer ĝin sendas 
eĉ se mi l' revuon ne mendas 
memortemo estas epika 

orientiĝoj malfruiĝis 
montras tiujn komentariojn 
kiuj kreas kompletoriojn 
sed ĉefproblemaro perdiĝis 

eklezio havas rutinon 
por eviti liberajn temojn 
ĉio havas sian terminon 

agadas sen demokratio 
sed kun konstante fortaj emoj 
por daŭra regeneracio
Zuriko, la 5an de marto 1998