Soneto pri aktotransdono
sur stacio kiel agentoj 
renkontiĝis du aktportantoj 
ŝanĝis aktojn interesantoj 
kaj disiĝis sen iuj tentoj 

se iu vidis tiun scenon 
povis certe nur tiel pensi 
oni povas tion kondensi 
kaj formi kriman fenomenon 

mi donis al li manuskripton 
por transdoni al eldonisto 
kaj mi ricevis de li libron 

tiu ĉeliman renkontiĝon 
se vidus iu policisto  
li povus suprigi prestiĝon
Rafz, la 1an de aprilo 1998