Soneto - vojo al Giumaglio
je la sesa veko razado 
gimnastiko lavo kaĉeto 
al Tiĉino gvidas vojeto 
en trajno okazas vibrado 

en valo MAGGIA majodore 
Laŭra kaj Gasparo gastigas 
nin kore kaj manĝi devigas 
gastigado fluas fervore 

ni vizitas la galerion 
kun bildoj de l' loka pentristo 
poste eniras osterion 

tombejeto ture ombrita 
kun preĝanta aventuristo 
vespere ŝlagro sibarita
Giumaglio, la 18an de aprilo 1998