Soneto pri emo por helpo
Barbara iris al Barbara 
festi kvindekan naskiĝtagon 
kaj mi hejme pripensis blagon 
kiu povus esti erara 

multaj patrinoj telefonis 
ke infanoj ĝis nun ne venis 
mi timan koŝmaron komprenis 
tamen mi nenion proponis 

mi helpi por ili ne povis 
eĉ se ili ploris kaj kriis 
ĉar mi neniun taskon trovis 

mi parolis kun policisto 
sed mi tute nenion sciis 
kaj ne estis ĝusta flankisto
Zuriko, la 2an de aprilo 1998