Soneto ĉe Lago Maggiore
unu soneto kaj multegaj 
travivaĵoj ĉe Granda Lago 
kaj ĉio sub itala flago 
nekredeble sed ankaŭ negaj 

Cannobio - urbo ĉu vilaĝo? 
kelkaj palacoj kun ĝardenoj 
en ĉiuj bankrotaj ĉagrenoj 
bongustaj kukoj - avantaĝo 

de Romo kaj de Venecio 
devenas ridoj indiĝenaj 
por vojaĝantoj atrakcio 

multaj bonaj restoracioj 
kaj kelkaj tavernoj marĝenaj 
zorgas ofte pri sensacioj
Cannobio, la 22an de aprilo 1998