bakisto portis freŝan panon kaj tiu pano ĉiutaga estas en gusto malimaga mi laŭdas tiun ĉi malgajon vino kaj pano - sankta fako se oni havas la sanktecojn oni devas dividi pecojn inter vagantoj al Itako kiom da homoj sur la mondo bezonas tage panpeceton por travivi? - mankas respondo revenu ni al la bakisto kiu portas freŝan bulketon li estas nepra por ekzisto