Soneto kun tavernulino
malgranda domo nur el ŝtonoj 
havas ĉiujn oportunaĵojn 
ĝardeno aldonas verdaĵojn 
por ripozado sen admonoj 

apude invitas nin groto 
kun afabla tavernulino 
por la "bocalino" de vino 
jen bokaleta anekdoto 

"filo mortis - filino fore" 
ŝi konas ĉiujn ŝiajn gastojn 
"l' verkisto agis tro amore" 

iam riĉo kaj nun mizero 
oni vidos tiujn kontrastojn  
kiam baldaŭ venos somero
Giumaglio, la 24an de aprilo 1998