Soneto pri urbosopiro
unu semajno en Tiĉino 
sufiĉas por havi sopiron 
por urbo kiu donas spiron 
de kulturo malgraŭ rutino 

en Giumaglio bongustas vino 
tamen pano en tiu domo 
devenas de urba sindromo 
estas urbvilaĝa kombino 

"coca cola" estas la sama 
ni trinkas eĉ se ĝi detruas 
niajn stomakojn - kazo drama  

spiritoj plektiĝas umlaŭte 
apud vilaĝo Maggio fluas 
en Zuriko estas pli laŭte
Giumaglio, la 25an de aprilo 1998