Soneto survoje skribita
reveno okazas plezuro 
ankoraŭ kaliko de vino 
kaj ĝis iam ĉarma Tiĉino 
fino de Maggia-aventuro 

lasta rigardo malantaŭen 
Locarno aspektas vespere 
intime ankaŭ riviere 
silento disigas rondaŭen 

morgaŭ por mi okazos multe 
mi ekvidos mian libreton 
eble mi agados insulte? 

en libro ofte mankas paĝoj 
aŭ kompostisto erareton 
lasas laŭ eldonejmesaĝoj
Locarno, la 26an de aprilo 1998