en iu grava invitilo ĉiuj nomoj kun antaŭnomoj nur Ŝekspiro sen aksiomoj ne kongruas kun vodevilo mi pensas iom pri la kaŭzo ĉu kompostisto erariĝis aŭ ĉu redaktoro perdiĝis en iu tute longa paŭzo? eble distingo aŭ escepto kun iuj algluitaj mitoj kiel malekzista koncepto en kultura departamento iu forgesis pri meritoj William estas eksperimento