Soneto vane eŭforia
al Eŭropo tre delire 
al drogo al plena bonstato 
al meritoj ankaŭ al NATO 
tiu strebo aspektas mire 

iam sciencakademio 
prijuĝos genron de valoroj 
reakcia nano kun ploroj 
memoros pri droga manio 

ĉitempe korta popoleto 
en la novriĉa eŭforio 
ĉevalaĉmaneĝas por peto 

neniu aŭdas pri amaso 
kiam estos revolucio 
ne scias "politika klaso"
Zuriko, la 7an de aprilo 1998