Soneto ekonomsubjekta
librofoiron mi vizitis 
"mi interesiĝas pri prozo" 
"pri poezio sen prognozo" 
librotenistoj min invitis 

survoje en trajno mi legis 
vojaĝo trapasis trankvile 
pejzaĝoj florblankiĝis brile 
sonĝo min iomete flegis 

mi volis aranĝi aferon 
pri librovendo en Pollando 
sed mi ne konvinkis makleron 

"fremda ekonomisubjekto 
ne havas ŝancon" la marĉando 
konvinkis min pri la neglekto 
Ĝenevo, la 1an de majo 1998