Soneto kun bovo kaj tramo
anstataŭ bovinoj nur bovoj 
estas revtemoj de ĥoĥolo 
ni ludas en tiu petolo 
rolojn sur etapo de provoj 

ekestis kvereloj kaj tramo 
literatora ne funkcias 
partoprenantoj emocias 
ĉar gajnos nenion teamo 

"de granda amo ĝis malamo" 
proverbo tiukaze pravas 
ekestis artista agamo 

mi ne povas tion akcepti 
ne gravas ke ĥoĥolo bavas 
mi devas aranĝon escepti 
Zuriko, la 16an de majo 1998