Soneto pri flamaj signifoj
lunoj kaj steloj eltranĉitaj 
en lanterna metalkonuso 
brulanta kandela primuso 
flamsignifoj estas haĉitaj 

flamas spirito de Patrino 
en spaco de kosma stelejo 
amo restas en memorejo 
daŭre en la sama fulmino 

apuda signo aŭ planteto 
kreskanta entute sovaĝe 
ne adaptiĝas al dekreto 

feliĉo multe ne bezonas 
por mia Patrino omaĝe 
diamanto en cindro dronas 
Zuriko, la 22an de majo 1998