Soneto pri plumpa ekskurso
oni rigardis cirkajn bestojn 
de homoj amike traktataj 
ankaŭ zorgeme protektataj 
digne solenigantaj festojn 

turisma borso miajn gastojn 
perfide trompis proponante 
ekskurson kaj donante 
duoble prezitajn prokrastojn  

al promesita paradizo 
ili veturis aŭtobuse 
sed survoje ekestis krizo 

kaj mito pri Svislando krevis 
aventuro finiĝis tuse 
kaj mi honti pro tio devis 
Zuriko, la 28an de majo 1998