Soneto pri unu mazuro
Gizeviuso - la mazuro 
defendis sian Mazurion 
alie malgrandan patrion 
kaj ne volis esti komturo 

okazis tragikaj eventoj 
hodiaŭ nur vento memoras 
Gustavon - liberigo floras 
en delonge perditaj sentoj 

unu germana ĵurnalisto 
kaj kompreneble patrioto 
misuzas grundon de ekzisto 

aglo pendiĝis super disto 
kaj miras ke en pola vorto 
Bednarz signifas barelisto 
Zuriko, la 7an de majo 1998